Ana Sonĝanta
My blogs
Introduction | Saluton ! Mia nomo estas Ana Sonĝanta el Koreio. En mia infanaĝo, mi ofte imagis, ke ĉiuj estas pentristoj, kompreneble, ankaŭ mi mem fariĝos artisto. Tamen, laŭlonge de la vivo, mi forgesis la revon. Mi profesie laboris kiel instruisto en la medio Alternativa Edukado. Iun etapon de mia vigla vivo, danke al la universala lingvo Esperanto, mia horizonto grandioze vastiĝis, kaj mi retrovis mian revon, fariĝi pentristo. Finfine, mi komencis serioze praktiki pentrarton en Francio ĉe Peindre à Bourg (profesoroj Régis Blondel kaj Laurent Vernier) kaj ĉe loka pentristo Roland Girardet, poste, ĉe Clara Baylina el Barcelono, dum partaj periodoj en la jaroj 2018, 2019. Pentrarto liberigas min. Pentrarto havas grandajn flugilojn, kiuj gvidas min al senlima universo. Ĉiutage, kun plezuro, mi iras al mia propra ateliero ĉe la mirtelkampo de Dalmini por esplori la mondon. Tie, mi ofte sentas min esti mi mem. |
---|